Numeno

Sep 28, 2018 • 31 words • 1 minutes
| Poetry
Inter ĝuo kaj timo
Estas loko de tro da signifo.
Apud kompreno, ekster saĝo,
Tamen ĝi tutampleksas.
Mi kompareble malgrandas
Kaj ĝi tro granda estas.
Nekomprenebla
Nekontestebla,
Senmova kaj ĉiam ŝanĝiĝema.